← Reen al B

PIV 2020 · 2221

brokant²i

brokant2i (per aŭ tr) Profesie aĉeti k vendi jam uzitajn, ordinare malmulte valorajn objektojn: brokanti per malnovaj pasamentoj k bukoj Z; brokanti per pentraĵoj, mebloj. kolporti, ŝakri.
brokante. Agante en kondiĉoj de brokanto: aĉeti, vendi brokante.
brokanto, brokantado. Tia komerco.
brokantaĵo. Objekto, kiun oni povas brokanti.
brokantisto. Tiu, kiu brokantas. antikvaĵisto.