PIV 2020 · 9834
★man/o
★man/o
1 ❤ (manus) Ekstrema, artikigita parto de la brako de homo aŭ de simio, havanta kvin fingrojn, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj: etendi la manon al io Z; metu vian manon en vian sinon X; mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon Z; kavaliroj rajdas kun falko sur la mano Z; mano manon lavas Z (f: interhelpo); mi lavas al mi la manojn (pf); li apogas sin kontraŭ la unua per la manoj al lia ventro Z; tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj Z; la linioj de la mano; cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano k sia maldekstra X. ☞ mandorso, mankavo, manplato, pojno, polmo, piedo. ➞ manartiko, manflegi, manpremo, manuzi.
2 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de agado, elfarado: li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj Z; mano de diligentuloj riĉigas X; sperta mano ne restas sen pano Z; mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra Z; du manoj faras ĉion, sed unu nenion Z; havi ion sub la mano Z (tuj uzebla); havi pruvon en la mano B; kiel per turno de la mano, ĉio malaperis Z; energie meti la manon al la laboro; ligi la manojn al iu (senigi je aglibero); ili adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj X; se via dekstra mano faligas vin, detranĉu k forĵetu ĝin N. ☞ brako.
3 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de akiro, ekposedo: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano Z; la ŝtono […] trafis en la manojn de diversaj aĉetantoj Z; vidas okulo, sed mano ne trafas Z; el lia mano ĉiu monero elglitas Z; reveni kun plenaj manoj; kun la peko (ŝtelitaĵo) en mano Z; meti, ĵeti siajn manojn sur la heredaĵon de alia; k vi foriris kun malplenaj manoj? Z.
4 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de povo, potenco, mastreco: Saul prenis en siajn manojn la regadon super Izrael X; teni en siaj manoj ies sorton Z; teni iun per fera mano Z; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana Z; la afero estas en la tute ĝusta mano Z (por sukceso); humiliĝu sub ŝiaj (de via mastrino) manoj X; la sorto de la afero kuŝas en la manoj de tiu Ligo Z; fali en la manojn de iu B; lia vivo estas en viaj manoj.
5 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de bato, puno: etendi sian manon kontraŭ iun X; li pereu de la manoj de la Filiŝtoj X; via mano (venĝo) estu sur mi! X; pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano Z; viaj manoj estas makulitaj per sango X. ☞ pugno.
6 Tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj: karesi per la mano Z; mi levas mian manon al la Eternulo X (vokante); mi premas al li la manon Z (en signo de amikeco); levi la manon por fari ĵuron Z (en signo de lojaleco); lasi fali la manojn Z (senkuraĝiĝi); li kisas al ŝi pasie la manon Z; kun flamo en la brusto mi petis vian manon Z (proponis edzinigon); edziĝo per la maldekstra mano (neleĝa); kunmeti la manojn Z (preĝante); interplekti la manojn Z (de malespero).
7 Tiu sama organo, rigardata kiel ilo de desegno, skribo: tie oni rekonas la manon de la artisto; ŝi sentis, ke ŝia mano iras facile Z; vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto Z; ĉu vi konas la skriban karakteron de l’ letero? – Ĝi estas mano de Hamleto Z; ĝi estas lia mano Z.
8 ♠ Tuto de la kartoj, disdonitaj komence al ĉiu ludanto.
mana
1 Rilata al mano: mana muldaĵo; mana krano.
2 Farita per manoj: mana laboro, metio; skribi mane.
maneca 🍁 (pp folioj) Karakterizata de entranĉaĵoj, folieroj aŭ ripoj, radiantaj el la sama punkto, same kiel la fingroj de mano: maneca folio, limbo, rip-aro; folio mane entranĉa, kunmeta.
★manego. Granda, dika mano.
maneto. Mano de infano.
manilo 🏢 Tiu kurba peco de pordfermilo, sur kiun premas la mano por fermi aŭ malfermi pordon. ☞ anso, klinko.
★manumo
2 Speco de tubo el gladita tolo, almetita ĉe la fino de ĉemizmaniko: manumbutonoj.
manumi = manuzi.
manenmane. Kun mano en mano: promeni manenmane.
ambaŭmana. Kapabla uzi egale facile ambaŭ manojn, por fari ion.
ambaŭmane. Per ambaŭ manoj (tenante iun objekton).
ĉemane. Tute proksime k uzoprete: li havas ĉiam pipon ĉemane.
★ĉirkaŭmano. Braceleto.
enmanigi
1 Meti al iu en la manojn: Mario enmanigis al ŝi tiun skatolon kune kun la modelo Z.
2 Konfidi al ies gardo: al mi vin la diino enmanigis Z.
kvarmana ♉ Havanta kaptokapablajn, manecajn piedojn (pp simioj).
kvarmanuloj (ark.) = antropomorfoj (Vd antropo).
bulmano ⚕ Denaska aŭ akirita misformiĝo, en kiu la mano estas refaldita al la antaŭbrako. ☞ bulpiedo.
dekstramana ⚕ Uzanta pli facile sian dekstran manon.
maldekstramana ⚕ Uzanta pli facile sian maldekstran manon.
maldekstramanulo Z. Maldekstrulo 1: Ehud, maldekstramanulo X.
plenmano. Tiom, kiom povas enteni fermita mano: li prenu plenmanon el la faruno X; li ŝirkolektas plenmanon da floroj Z; kelke da plenmanoj Z.
propramana (pp skribaĵo) Ne diktita, sed venanta de la mano mem de la aŭtoro: vi indigas lin je via propramana skribado? Z.
propramane
1 (pp skribado) El la mano mem de la aŭtoro: kiu diras ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Z; tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo Z.
2 Per la faro, ago de la persono mem: en la mezo de siaj helpantoj li laboris propramane Z; kreante por ili (miaj verkoj) propramane gravajn konkurantojn Z; propramane li alportu la fajroferon X.