PIV 2020 · 2915
★dekstr/a
★dekstr/a
1 Troviĝanta ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la koropinto: la dekstra mano estas ordinare la pli lerta; Mia dekstra mano etendis la ĉielon X; se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru k forĵetu ĝin N; al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian N; dek miloj ĉe via dekstra flanko! X.
2 Σ Rilata al la dekstro 2: dekstra partio, politiko.
dekstre. Ĉe la dekstra flanko: la akvo estis por ili muro dekstre k maldekstre X; sidi dekstre de Dio X.
★dekstren. Al la dekstra flanko: se vi iros dekstren, mi iros maldekstren X; dekstren! (i.a. militista ordono).
dekstro
1 Dekstra flanko.
2 Σ La konservativaj k reakciaj partioj (kies deputitoj konvencie sidas dekstre fronte al la prezidanto en iuj parlamentoj).
dekstrigi 📖 Aranĝi (tekston) tiel, ke la dekstra rando estu glata, sed ne la maldekstra: dekstrigitaj subtitoloj. Sin. dekstrarandigi. ☞ centrigi, rektigi.
dekstrulo
1 Tiu, kiu kutime uzas la dekstran manon por skribi, labori ktp. Sin. dekstramanulo.
2 Σ Ano aŭ samideano de dekstra partio.
dekstrularo Σ La tuto de la homoj kun dekstraj opinioj.
dekstruma
1 Ⓣ (pp helico aŭ ŝraŭbo) Antaŭeniĝanta, se turnate horloĝdirekte.
2 🍁 ♉ Pro kresko turniĝanta aŭ volviĝanta horloĝdirekte: la plej multaj volvoplantoj estas dekstrumaj; la konkoj de moluskoj povas esti dekstrumaj aŭ maldekstrumaj. Sin. dekstrenvolviĝa. Rim. 1 La evitinda botanika termino dextrorsum sinonimas al maldekstruma.
3 ⊕ (pp horizontala faŭlto) Tia, ke observanto fronte al la faŭlto, vidas la kontraŭan disigitan flankon relative moviĝi dekstren.
dekstramanulo. Dekstrulo 1.
dekstrenĝira Ⓚ Devianta dekstren la ebenon de polarizo de la lumo: glukozo estas dekstrenĝira.
ambaŭdekstra. Kutime uzanta indiferente la dekstran aŭ la maldekstran manon por labori, skribi ktp.
dedekstra. Rilata al venanto de la dekstra flanko: dedekstra pasrajto.
★maldekstra
1 Troviĝanta ĉe la flanko de la koropinto: riĉo k gloro estas en ĝia maldekstra mano X; la maldekstra flanko estis rigardata kiel malbonaŭgura; ne povantaj distingi inter sia dekstra mano k sia maldekstra X.
2 Σ Rilata al maldekstro 2: maldekstra movado, revuo, organizo.
maldekstre. Ĉe la maldekstra flanko: k li starigos la ŝafojn dekstre de li, k la kaprojn maldekstre N.
★maldekstren. Al la maldekstra flanko: ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren! X.
maldekstro
1 Maldekstra flanko.
2 Σ La partioj progresemaj, favoraj al socia justeco (kies deputitoj konvencie sidas maldekstre fronte al la prezidanto en iuj parlamentoj).
maldekstrigi 📖 Aranĝi (tekston) tiel, ke la maldekstra rando estu glata, sed ne la dekstra. ☞ dekstrigi, alkadrigi.
maldekstrulo
1 Tiu, kiu kutime uzas la maldekstran manon por labori, skribi ktp. Sin. maldekstramanulo.
2 Σ Ano aŭ samideano de maldekstra partio.
maldekstrularo Σ La tuto de la homoj kun maldekstraj opinioj.
maldekstruma
1 Ⓣ (pp helico aŭ ŝraŭbo) Antaŭeniĝanta, se turnate kontraŭhorloĝdirekte.
2 🍁 ♉ Pro kresko turniĝanta kontraŭhorloĝdirekte. Sin. maldekstrenvolviĝa. Rim. 2 La evitinda botanika termino senestrorsum sinonimas al dekstruma.
3 ⊕ (pp horizontala faŭlto) Tia, ke observanto fronte al la faŭlto, vidas la kontraŭan disigitan flankon relative moviĝi maldekstren.
maldekstrenĝira Ⓚ Devianta maldekstren la ebenon de polarizo de la lumo: fruktozo estas maldekstrenĝira.
ekstremmaldekstra Σ Plej revoluciema.