PIV · 2914
dekret¹o
dekret1o
1 ⚖ Akto kun devigaj reguloj, eldonita de konstitucie aŭ leĝe rajtigita, plej ofte ekzekutiva, organo: detali la preskribojn de leĝo per dekreto.
2 ⚖ Skriba decido de ŝtatestro: oni devas elirigi reĝan dekreton X; la reĝo Dario subskribis la dekreton X. ☞ edikto, reglamento, ukazo.
3 (f) Ordono de iu ajn organo de plenuma aŭtoritato: la E-istoj neniam devas timi, ke mi donos al ili ian propredecidan dekreton Z.
dekreti (tr) Ordoni per dekreto: la Eternulo dekretis por vi malbonon X; la ministraro dekretis plialtigon de ĉiuj salajroj; (f) sinjoro petas, kvazaŭ dekretas Z (➞ barono).