PIV 2026 · Artikolo 16190

ukazo

Litero U

ukazo
1 HIST dekreto de la rusa caro aŭ de la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetio: li parolis pri caraj ukazoj, ĉiam pli severaj G
2 JURO dekreto de la prezidanto de la Rusuja Federacio: per ukazoj estas promulgataj la leĝoj, ratifataj internaciaj traktatoj ktp
3 (figurasence) ĉia arbitra ordono aŭ dekreto.