← Reen al F

PIV 2020 · 4366

federaci¹o

federaci1o
Daŭra kungrupiĝo de pluraj sindikatoj, samcelaj asocioj ks.
Σ Grupiĝo de ŝtatoj, konsistiganta regnon, kiu supermetiĝas al la aliĝintaj ŝtatoj, k ekskluzive posedas la eksteran suverenecon: Usono, Svislando, Kanado estas federacioj. konfederacio.
federacia. Rilata al federacio, k pli speciale, tia, ke ĝi koncernas la centran registaron de federacio 2: federacia polico, diplomatio, dogano.
federaciismo. Politika sistemo aŭ doktrino, favoranta la formadon de federacioj.
federaciisto. Ano de federaciismo.