PIV · 8244
konfederaci²o
konfederaci2o
1 Σ Asocio de civitoj aŭ regnoj, sendependaj interne k en la eksteraj rilatoj, sed kunigitaj por difinitaj komunaj celoj: la Atena Konfederacio; Svislando estis konfederacio de 1291 ĝis 1848; la Germana Konfederacio (1815−1866).
2 Komuna organizo de statute ligitaj federacioj de sindikatoj aŭ similaj organizaĵoj: Internacia Konfederacio de la Liberaj Sindikatoj. ☞ alianco, federacio, ligo.
konfederacii (tr) Kunigi en konfederacion: ♜ la konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko (secesiintaj de Usono, 1861−1865).
konfederacia. Rilata al konfederacio: la konfederacia politiko.