PIV · 13677
★rus/o
★rus/o. Ano de slava gento, loĝanta precipe en Rusio: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, ekzemple rusoj aŭ poloj Z.
rusa. Rilata al rusoj aŭ al Rusio: la rusa alfabeto, lingvo, arto, poezio; la rusa registaro.
ruse
1 Laŭ rusaj kutimoj.
2 En la rusa lingvo: vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante Z.
rusigi. Trudi la rusan civilizacion, lingvon ks: la caroj senlace provis rusigi la polojn.
rusismo. Aparta moro aŭ parolmaniero, karakteriza de la rusoj.
Rusio, ★Rusujo, Ruslando
1 🌄 Lando en E Eŭropo, inter Karpatoj k Uralo, la Blanka k la Nigra Maroj.
2 ♜ Imperio entenanta la Eŭropan Ruslandon, Siberion k aliajn landojn (Peterburgo, 30°18′E, 59°55′N): la imperiestra kortego de Rusujo Z; ĝi ne restos sen utilo por la E-ismo en Ruslando Z.
3 Σ Federacia regno, entenanta Rusion k diversajn aliajn landojn (89 respublikojn k regionojn) (Moskvo). ☞ Sovet-Unio.
Ruslanda. Rilata al Ruslando: Ruslanda konferenco Z; volu diri, ke mi nomas min Ruslanda hebreo Z.
Ruslandano, Rusiano, ★Rusujano. Regato de Rusio 2 aŭ civitano de Rusio 3 (ne nepre ruso): la kongreson mi salutas duoble: kiel E-isto k kiel Ruslandano Z.
blankruso = beloruso.