PIV 2026 · Artikolo 10649

Moskvo

Litero M

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. moskva
  2. moskvan/o
  3. moskvul/o
Moskvo GEOG la ĉefurbo de Rusujo (kaj HIST de Sovetio, 1922–1991). МоскваMoskva ➞ Moskvio.
moskva rilata al Moskvo: tiun aŭ alian leteron oni ofte legas kun efektiva ĝuo — pli bone ol en la «Moskvaj Sciigoj!» Z
moskvano loĝanto de Moskvo.
moskvulo HIST (figurasence) ne-ruso, partiano de rusa regado en najbaraj landoj: polo, en car-servo, fariĝas moskvulo G