PIV 2026 · Artikolo 1695
barono
barono
1 nobelo ranganta malpli alte ol vicgrafo: ĉiu barono havas sian kapricon Z peto de barono estas ordono Z por mia mono mi ankaŭ estas barono Z ➞ sinjoro.
2 HIST granda militnobelo: la baronoj de Karolo la Granda heroojn, baronojn, princojn, diojn ĝi faros el vi! Z
baroneco rango de barono.
baroneto angla nobelo de la plej malalta rango.
baronino virino rajtanta baronecon.