← Reen al G

PIV · 5376

★graf/o

graf/o. Persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter markizo k vicgrafo: Maksimiliano, grafo de Moor Z; la letero de grafo Tolstoj Z.
grafa. Rilata al grafo: lia grafa moŝto Z.
grafeco. Tia titolo aŭ rango.
grafujo, graflando. Lando iam regata de grafo.
grafino. Nobelino havanta tian titolon, herede aŭ edziniĝe.
burgografo, kastelgrafo. En la Romgermana Imperio, nobelo posedanta fortikigitan urbon aŭ urbeton.
landgrafo Z. En iama Germanio, suverena princo.  Palatino.
vicgrafo. Persono havanta nobelan titolon, kiu rangas inter grafo k barono.