← Reen al S

PIV · 14263

★sinjor/o

sinjor/o
Nobela landestro: al ĉiu sinjoro estu lia honoro Z; ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo Z; mi ricevis de vi la titolon «sinjoro de la Dandinière» Z. senjoro.
Mastro de sklavo; dunginto de servisto: la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj X; la servisto de la reĝo perfidis sian sinjoron Z; jam la trian semajnon via sinjoro ne pagas Z (en gastejo); mi ĉiam estas bona sinjoro por vi Z; (f) vi ne ricevos dankon pro tio, diris la patrino, sed vi estas ja la sinjoro Z (havas decidrajton); kor’ ne estas servisto, ne konas sinjoron G; estu sinjoro de via vorto Z.
Edzo, kiel ĉefo de la familio: ŝi ĝemis: nun vi estas mia sinjoro, hodiaŭ ni festos la interedziĝon Z; mi volas ĝui, mia sinjoro, la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco Z.
Alparola termino k titolo de ĝentileco, uzata por la viroj, en socioj aristokrataj k burĝaj: tiu tiraneco de sinjoroj la edzoj! Z; diru al sinjoro la vicgrafo, ke […] Z; sinjoro Petro k lia edzino Z; al Lia Grafa Moŝto Sinjoro P. Z; bonan tagon, sinjoro! Z. Rim. 1 Tiu termino en senco 4 estas uzata en E. imite al diversaj eŭropaj lingvoj.
Sinjoro. Alparola termino k titolo de respektego pri Dio aŭ religie prestiĝaj viroj: la Eternulo diris al mia Sinjoro X; ne ĉiu, kiu diras al mi (Jesuo) Sinjoro, Sinjoro!, eniros en la regnon de la ĉielo N; la lasta manĝo de l’ Sinjoro; la Kanto de l’ Sinjoro (Kriŝno); la arbo de Nia Sinjoro (Budho).
sinjora. Rilata al sinjoro 1 k 2: ne longe sinjora daŭras favoro Z; fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj Z.
sinjoreto. Malŝata vorto por sinjoro 1: senhonte aŭskulti la amesprimon de sinjoreto! Z.
sinjorido. Filo de sinjoro 1 k 2: ĝi mordis en la piedo la plej junan sinjoridon Z.
sinjorino
Damo 1 k 2: al la kastelo veturis la altmoŝta sinjorino Z; kavaliroj k sinjorinoj el malnova tempo Z.
Mastrino de sklav(in)o, dungintino de servist(in)o: kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino X; la knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn Z.
Alparola termino k titolo de ĝentileco, uzata por edziniĝinta aŭ vidva virino, en socioj aristokrataj k burĝaj: ĉu la fingringo de sinjorino via patrino? Z; k kiajn profitojn, sinjorino – se sinjorino nepre volas sin enmiksi? Z; vi estas kruela, sinjorino Karolino, li ekkriis Z; sinjorino Tiu-k-tiu Z. fraŭlino. Rim. 2 Vd Rim. 1.
Sinjorino. Alparola termino k titolo de respektego pri diino aŭ religie prestiĝa virino: Nia Sinjorino Aŝtarot; Nia Sinjorino (la patrino de Jesuo) iris en mateno […] Z.
gesinjoroj
Sinjoro k sinjorino: G. Dandin (parolante) al gesinjoroj de Sotenville Z; miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue elveturas el Varsovio Z.
Sinjoroj k sinjorinoj.
grandsinjoro. Altranga aŭ riĉa sinjoro 1: imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron Z; kapricoj de grandsinjoroj k multego da kreditoroj Z.
grandsinjora. Rilata al grandsinjoro(j): la iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran Z.
grandsinjore. Kiel aŭ kvazaŭ grandsinjoro: la papago en sia bela kaĝo grandsinjore balancadis sin Z.