← Reen al F

PIV · 4797

★fraŭl/o

fraŭl/o
Ne edziĝinta viro: li estas persista fraŭlo; oni mokas la maljunan fraŭlon k lian noktan ĉapon Z.
Paĝio.
fraŭla. Rilata al fraŭlo: frida la fraŭla lito!; min pereigi fraŭle, sen infanoj Z.
fraŭleco. Stato de fraŭlo.
fraŭlino
Ne edziniĝinta virino: kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino Z; la maljuna fraŭlino en subtegmenta ĉambreto Z.
Titolo de ĝentileco, donata en kelkaj landoj al needziniĝinta virino: li fianĉiĝis kun fraŭlino Berta Z; al la beleta filineto mi alirus: Fraŭlino, kiel mi […] Z.
Juna nobelino, servanta ĉe pli altranga sinjorino: honora fraŭlino de la reĝino; ĉu vi jam forgesis la fraŭlinon von Edelreich? Z.
fraŭlina. Rilata al fraŭlino(j).
fraŭlineto. Aparte juna fraŭlino: enkuris juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano Z.
gefraŭloj. Junaj fraŭloj k fraŭlinoj.