PIV 2026 · Artikolo 4796

fraŭdi

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. fraŭdo
  2. fraŭdiĝ/o
  3. defraŭdi
  4. prifraŭdi
fraŭdi tr JURO trompe kaj malhoneste senigi iun je mono aŭ alia valoraĵo, pri kiu tiu persono havas rajton: fraŭdi la ŝtaton pri siaj impostoj fraŭdi la doganon la notario fraŭdis lin je parto de lia rento
fraŭdo ago de iu, kiu fraŭdas.
fraŭdiĝo stato de iu, kiun iu fraŭdis: (figurasence) sento pri fraŭdiĝo ekz. ĉe malfavorata infano
defraŭdi, prifraŭdi ruze aŭ ŝtele forpreni ion, kion oni ne rajtas preni: defraŭdi leteron defraŭdi konfiditan monsumon de la heredaĵo la konkubino defraŭdis la juvelojn prifraŭdi la ŝtatan kason JMP