← Reen al F

PIV 2020 · 4798

fraz¹o

fraz1o
Λ Eldiraĵo aŭ parto de teksto, kies konstituantoj havas difinitan funkcion, k kies celo estas esprimi ion pri io: frazo povas konsisti el unu propozicio (simpla frazo) aŭ el pluraj (kompleksa frazo); en la frazo «anstataŭ stari, li sidas» Z; en mia traduko troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj Z.  frazaranĝo, frazelemento, frazfiguro, frazsintakso.
Esprimmaniero, kie la paroloj estas afekte belsonaj k la enhavo sensignifa aŭ bagatela: ho frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni (regi) super la spiritoj de la homoj? Z; laŭtaj k modaj frazoj Z; kiu havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, k ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn Z […]; grandaj frazoj, malgrandaj agoj B. afekto, bombasto, emfazo, patoso.
Muzika penso, melodia ideo, kompleta en si.
frazadi (ntr)
Fari frazojn 2.
Komponi, esprimi frazon 3.
frazaro. Kolekto da modelaj antaŭpretigitaj frazoj.
frazisto. Persono, kiu kutimas frazadi 1: tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas Z; frazista sensencaĵo Z.
frazumi (ntr) Eldiri bombastajn, sed sensencajn frazojn: la pia frazumado de la aliaj eklezioj.
ĉirkaŭfrazo Vortfiguro, per kiu oni montras ideon, objekton aŭ personon ne rekte per la propra vorto, sed per aludo aŭ karakteriza detalo, ekz. «la reĝo de Olimpo» anst. Jupitero, «la ĉefurbo de Italio» anst. Romo. parafrazo, eŭfemismo.
frapfrazo. Konciza, frapanta, facile eldirebla frazo, prezentanta formulon de reklamo, propagando, agitado ktp. devizo, slogano, signalvorto.
laŭtefraza Z. Patosa, bombasta.