PIV 2026 · Artikolo 8519
★korpuso
★ korpuso
1 ARME plej ampleksa divido de armeo, havanta ĉiujn kategoriojn de armiloj kaj servoj, kaj entenanta ordinare du aŭ tri diviziojn: li estos nomita ĉefo de korpuso B ĉiuj havas en la supra parto insignon de iu armea regimento aŭ korpuso GMc
2 LING strukturita kolekto de tekstoj aŭ voĉaj registraĵoj uzataj en lingvosciencaj analizoj: kvankam frazeologifake ĉio ĉi konsistigas nur muŝe malgrandan ekirbazon, koncerne planlingvojn jen elefante enorma korpuso PeS ➞ tekstaro 2.
3 (figurasence) grupo de personoj ligitaj de io komuna: korpuso de malgrandaj ŝuldantoj Z la diplomatoj estas membroj de la loka viena diplomata korpuso JHa