← Reen al T

PIV · 15447

★tekst/o

tekst/o
Propraj vortoj de la aŭtoro, konsistigantaj libron, broŝuron, dokumenton, akton, skribaĵon, kontraste kun la komentarioj aŭ tradukoj: tio estas la originala teksto; kia estas la plej bona teksto por tiu ĉi Deklaracio? Z; mian tekston mi sendas nur kiel projekton Z; mi miras, ke ili akceptis tiel malbonan tekston por sia decido Z; telegramo kun konvencia teksto Z; nenio el ĉi tio troviĝas en la teksto!; la Maksimoj, teksto k traduko; la teksto estas senespere fuŝita.
📖 La ĉefa parto de paĝo presita, kontraste kun la notoj aŭ kun la ilustraĵoj: la teksto de la poemo estas malpli klara, ol la bildoj; la teksto k la marĝenoj; metu la notojn ne en la tekston, sed sub ĝin. areo.
Sencodonaj vortoj, kiuj akompanas desegnon, bildon, muzikon: komponi arion sur teksto de Heine; la teksto estas pli sprita, ol la karikaturo.
Citata mallonga frazo aŭ frazero el la Biblio, uzata kiel temo de prediko: sian tekston li tiris el Ijob; (f) nek al teksto, nek al preteksto Z (sensekve, sentrafe paroladi). moto.
teksta. Rilata al teksto: teksta eraro; teksta kritiko.
teksti (ntr) Esti formulita per iuj difinitaj vortoj: la frazo tekstas jene; leĝo tekstis, ke murdiston punos morto.
tekstilo, tekstoprilaborilo, tekstprogramo 💻 Komputila programo por redakti tekston k pretigi ĝin por presado, elektante, kiel ĝi aspektu sur la papero. Sin. skribprogramo. redaktilo, kompostilo, enpaĝigi, tipografio.
hiperteksto 💻 Komputila teksto, eventuale ankaŭ kun bildoj k sonoj, provizita per referencoj aŭ ligoj, kiujn uzanto povas laŭvole sekvi por trovi deziratajn informojn. TTT.
kunteksto. Parto de teksto, kiu antaŭiras aŭ sekvas esprimon k donas al ĝi ĝian precizan signifon: la senco estas facile komprenebla el la kunteksto Z; komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto Z.
laŭtekste. Reproduktanta ĝuste la tekston: li skribis laŭtekste jenon.
senteksta (pp bildo, ario ks) Ne akompanata de ia teksto: sentekstaj romancoj.