← Reen al A

PIV · 1071

are⁹o

are9o
Parto de la tersurfaco, konsiderata el aparta vidpunkto: la inundo kovris milhektaran areon; alteriĝa areo. tereno, kampo.
Surfaca amplekso: areo de muro, kversekca areo de akvotubo; neta areo de aerodino. Sin. surfacamplekso.
a) Grando de surfaco: la areo de ĉambro, de fenestro; la areo de sfero kun radiuso r estasr2. b) (pli ĝenerale) Dudimensia amplekso de aro. longo, volumeno.
📖 Kompostareo. longo 3.
kompostareo 📖 La parto de paĝo okupita de la presitaĵo; kvarangulo, interne de kiu devas lokiĝi ĉiuj pressignoj. Sin. areo 4.
servareo
La areo ĉirkaŭ centralo, en kiu la stacioj de la abonantoj de la centralo troviĝas.
Tiu areo ĉirkaŭ sendostacio, en kiu oni povas kontentige ricevadi ties signalojn.
tipareo = areo 4.
trafareo Efika areo por disĵetado.