PIV · 15562
teren⁸o
teren8o
1 Terspaco, rigardata el la vidpunkto de ĝia utiligado por difinita homa aktiveco: ⚔ organizi la terenon (➞ tranĉeo); gajni terenon; rekonkeri la perditan terenon; elekti bonan terenon por la manovro; la tereno de la operacoj; ⛷ la skiisto havas idealan terenon por trejnado; tereno por futbalo, por teniso; ✈ la instalaĵoj sur la tereno; inĝeniero de l’ tereno; Ⓣ tiu aŭto taŭgas por ĉiaj terenoj. ☞ areo, grundo, kampo.
2 ⊕ La subgrundo, rigardata laŭ sia origino aŭ formiĝo: kreta, sedimenta tereno, laga, rivera, glacia tereno; faltiĝo de tereno.
3 (f) Kampo 5: tiuj plurgentaj landoj ŝajnas esti la plej favora tereno por E.; la tereno de tiu industria branĉo estas tre malvasta; konkeri novajn terenojn por sia komerco.
terena. Rilata al la tereno: terenaj studoj (kontraste kun la laboratoriaj).