PIV 2020 · 5485
grund⁴o
grund4o
1 Tero, rigardata en rilato kun la kreskado de vegetaĵoj: la kemia konsisto de grundo; fekunda, sterila grundo; sur nia grundo abundas lapoj; sube en la grundo la planto elmetas siajn radikojn; grundo taŭga por vinberujo; kompakta, loza, sabla, torfa, argila grundo; kultivi en eksterdoma grundo (en agro); (f) prepari favoran grundon por propagando. ☞ tereno.
2 Tero, rigardata kiel bazo por konstruo por starigo de io ktp: la grundo, sur kiu kuŝas Amsterdamo Z; nia ĉefa zorgo […], ke ni havu sub niaj piedoj firman grundon Z; 300 m super la grundo; tio estas grundo kvazaŭ kreita por dancado, plata kiel telero Z; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de la piedoj de la anasoj Z; natura, batita grundo; ebena, dekliva grundo; homogena, roka, ŝlima grundo; (f) ni do restu sur la firma grundo de la konstatitaj faktoj. ☞ fundo.
3 Tera supraĵo natura aŭ pretigita, sub tavolo da akvo (kanalo, rivero, maro): ŝtonkovrita grundo de kluzo.
4 ⚕ Stato de la organismo, rilate al ties rezisto kontraŭ infekto, operacio ktp: diabeta grundo estas malfavora.
grunda. Rilata al grundo: la grunda analizo, konsisto.
grundi (ntr) ⚓ Esti ĵetita sur ne sufiĉe profundan grundon, k resti tie nemoveble: la ŝipo grundis sur sablaĵo, sur marbordo.
grundado. Akcidento, per kiu ŝipo grundas.
grundgenezo ☼ Estiĝo k evoluo de grundo.
subgrundo
1 ☼ ⊕ Tavolaro de la terkrusto, kuŝanta sub grundo 1.
2 La medio de la nekonformistoj.
subgrunda. Rilata al la subgrundo: la roksubgrunda medio en Britio RG.
paleogrundo ⊕ Grundo, estiĝinta dum malnovaj tempoj, kiam la klimato k la vegetaĵaro estis diferencaj de la nunaj.
plafongrundo 🏢 La tuto de la naturaj grundo k subgrundo sur tunelo: se la plafongrundo ne estas tute el firma roko, oni malhelpas ĝian falon per volbo de tunelo.