PIV 2026 · Artikolo 5484
grumiŝamo
grumiŝamo frukto de grumiŝamujo, bero iom simila al ĉerizo, blanka, skarlate ruĝa aŭ nigreta, manĝata kruda aŭ uzata por konfitaĵoj kaj ĵeleoj; la gusto estas dolĉa kaj simila al ĉerizo.
grumiŝamujo BOTA arbo, kun folioj simplaj, pintaj, ovalaj, ledecaj kaj brile verdaj; kun floroj en grapoloj starantaj sur longaj floraj tigoj, kun kvar blankaj petaloj; kun manĝeblaj beroj; hejma en suda Brazilo, kultivata en la tropikaj landoj. specio Eugenia brasiliensis Sin. brazila eŭgenio. ➞ mirtaco.