← Reen al E

PIV · 4167

eŭgeni/o

eŭgeni/o 🍁 G. (Eugenia el mirtacoj) de daŭrafoliaj arboj k arbustoj kun kontraŭe duopaj, ĝenerale ledecaj k brilaj folioj k kun fruktoj (beroj), manĝeblaj ĉe iuj sp-oj, 1−2-semaj; tropika, precipe Amerika g. de pli ol 550 sp-oj, i.a.:
Brazila eŭgenio (E. dombeyi, sin. E. brasiliensis), kun floroj en grapoloj k kun manĝeblaj beroj iom ĉerizsimilaj, globaj, blankaj, skarlate ruĝaj aŭ nigretaj; hejma en S Brazilo, kultivata en la tropikaj landoj. Sin. grumiŝamo.
unuflora eŭgenio (E. uniflora), el tropika Ameriko, kun ovoidaj beroj ĉ. 2,5 cm diametraj, de flavaj ĝis ruĝaj, okulfrape 8-sulkaj, manĝataj krudaj aŭ uzataj por konfitaĵoj k ĵeleoj. pitango 2.
pitang-eŭgenio. Pitango 1.