← Reen al M

PIV · 10441

★mirt/o

mirt/o 🍁 G. (Myrtus el mirtacoj) de arboj k arbustoj kun kontraŭe duopaj folioj, kun blankaj aŭ rozaj floroj unuope aŭ kelkope akselaj k kun multasemaj beroj; 2 sp-oj el la Mediteranea regiono k N Afriko.
ordinara mirto. Sp. de mirto (M. communis), Mediteranea, daŭrafolia, tre aroma arbusto kun malgrandaj, ovale lancetformaj folioj k kun nigrete bluaj, manĝeblaj beroj; pororname kultivata k medicine uzata; iam uzata ĉe geedziĝoj por la florkrono de la edziniĝanto; dediĉita al la militherooj ĉe la helenoj k al Venuso ĉe la Romanoj.
mirtacoj. Fam. (Myrtaceae) de dukotiledonaj plantoj – daŭrafoliaj arboj k arbustoj – kun integraj, aromaj folioj k kun 4−5-sepalaj, 4−5-petalaj, multastamenaj, epiginaj floroj; precipe tropika k subtropika fam. de ĉ. 4 620 sp-oj el 129 g-oj, i.a. mirto, eŭkalipto, melaleŭko k pimento.
mirtoforma Adj. kvalifikanta la karunklon de la himeno post la akuŝo.
kariofilmirto = kariofilarbo.