← Reen al K

PIV · 7466

★kariofil/o

kariofil/o.
I -
🍁 (ark.) = kariofilarbo, aroma sizigio.
👥 La sekigitaj florburĝonoj de kariofilarbo.
kariofilujo, kariofilarbo. Arbo (aroma sizigio) daŭrafolia, forte aroma, kun ledecaj, elipsaj folioj k kun apeksaj cumoj el malmultaj, flavaj floroj; origina el Molukoj, kultivata en la tropikaj regionoj por sekigitaj florburĝonoj tre aromaj, uzataj kiel spicaĵo k por produktado de kariofila esenco medicine utiligata.
II - 🍁 (ark.) Alia nomo (Caryophyllus, nomenklature ne legitima) de dianto.
kariofilacoj 🍁 Fam. (Caryophyllaceae) de herboj kun sidaj, kontraŭe duopaj folioj, kun hipoginaj, regulaj floroj plejofte en cumo, k kun kapsuloj, malofte beroj; ĉ. 2 300 sp-oj el ĉ. 87 g-oj, i.a. dianto, stelario, sed ne kariofilarbo.