PIV · 3075
diant²o
diant2o 🍁 G. (Dianthus el kariofilacoj) de plantoj – du- k plur-jaraj herboj k arbustetoj –, kies unuopaj aŭ ariĝintaj floroj havas 5-sepalan, tubforman kalikon, kromkalikon el 2 aŭ pli ol 2 brakteoj, k korolon el 5 grandaj, liberaj, ofte okulfrape koloraj petaloj; ĉ. 300 sp-oj precipe el Eŭropo k Azio, multaj ĝardene kultivataj, i.a. la jenaj plurjaraj herboj:
barba dianto (D. barbatus), el Eŭropaj montaroj.
Ĉinia dianto (D. chinensis), el Ĉinio, kun multaj kf-oj.
kariofildianto (D. caryophyllus), el Mediteranea Eŭropo, jam de jarcentoj kultivata kiel multaj kf-oj kun spice odoraj, plenaj floroj de diversaj koloroj.