PIV · 14183
silen/o
silen/o 🍁 G. (Silene el kariofilacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj k kelkaj arbustetoj – kun 3−5-stilusaj floroj, havantaj blankajn, flavetajn aŭ ruĝajn liberajn petalojn, k kun kapsuloj, esceptokaze beroj; ĉ. 700 sp-oj, N-hemisferaj, pluraj pororname kultivataj.
bera sileno. Sp. de sileno (S. baccifera, sin. Cucubalus b.), plurjara herbo el Eŭropo, Azio k N Afriko, kun globa, nigra bero; pasintece medicine uzata.
kukolflora sileno. Sp. de sileno (S. flos-cuculi), plurjara herbo hejma de Eŭropo ĝis C Azio, kun ruĝe rozaj floroj, pororname kultivata. Sin. kukolfloro.
ordinara sileno, ŝvela sileno. Sp. de sileno (S. vulgaris, sin. S. inflata), plurjara herbo el Eŭropo, la Mediteranea regiono k Azio, kun ŝvela kaliko.