← Reen al K

PIV 2020 · 7372

★kapsul/o

kapsul/o
Ĉapo el metalo aŭ plasto, fermanta la kolon de botelo.
Metala, vitra aŭ porcelana ujeto, proks. duonsfera, uzata por vaporigi likvojn.
Ujeto el gelateno aŭ oblato, uzata por enteni malbongustajn medikamentojn.
🍁 a) Seka frukto, devenanta el plurkarpela ovario, enhavanta plurajn semojn, k maturstadie dehiskanta per fendoj, operkulo aŭ poroj. piksidio. b) Supra, spordona parto de la sporogonio de briofitoj, malfermiĝanta per operkulo aŭ flankaj fendoj, k kovrita de kufo. Sin. urno 4.
Diverskonsista fibra tegaĵo aŭ periferia parto de multaj organoj aŭ ankaŭ de tumoroj: artika kapsulo; kristalina kapsulo; rena kapsulo; kapsula angiomo. tuniko, vaginalo.
Nomo de kelkaj cerbopartoj: ekstera kaj interna kapsuloj (lamenoj el blanka substanco apud la talamo).
🔬 Polisakarida tegaĵo ekster la muro de la ĉelo de multaj, i.a. patogenaj, bakterioj. gaino, glikokaliko.
enkapsuligi. Enfermi en kapsulon.
senkapsuligi
Formeti la kapsulon de botelo.
Fortranĉi la renan kapsulon.