PIV 2020 · 16286
★urn/o
★urn/o
1 Ĉe la antikvuloj, granda argila aŭ metala vazo, uzata por diversaj celoj, ekz. ĉerpi akvon, konservi monerojn, teni la cindron de mortintoj, kolekti voĉdonilojn ktp.
2 Cindrourno.
3 Ŝlosita kesto, kun fermebla maldika aperturo, por kolekti la voĉdonilojn: iri al la urnoj (voĉdone elekti).
4 🍁 Organo aŭ parto de organo simila al urno 1: urno de nepento, de saracenio; urno de la sporogonio de musko (Sin. kapsulo).
cindrourno. Vazo por kolekti k konservi la cindron de mortinto.