← Reen al C

PIV · 2550

★cindr/o

cindr/o
Restaĵo, ĝenerale grizkolora, de brulinta objekto: cindro de ligno, papero, herboj; ili prenis cindron el la forno X; vulkana cindro ( cindrero); Mordeĥaj metis sur sin sakaĵon k cindron X (signojn de pento k funebro); mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo k cindro X (senvaloraĵo); li forbruligis la ostojn ĝis cindreco X; cindrodeterminado (determinado de la enteno je cindro); pro la varmego la maso kuncindriĝas al skorio.
Korprestaĵo de mortinto, kremaciita aŭ ne: paco al lia cindro! Z; mi salutas malĝoje vian cindron, neforgesebla amiko! Z.  Cindromerkredo, cindrourno.
cindra
El cindro, rilata al cindro.
Cindrogriza.
cindreco. Stato de io cindrigita: oni forbruligis ĝin (la sanktan stangon) ĝis cindreco X.
cindrejo. Loko de la kameno, kie la ligno brulas ĝiscindre.
cindrero Lafero, elŝprucigita de vulkano, malpli ol 2 mm dimensia. lapilio.
cindrigi. Meti per brulo en staton de cindro; tute forbruligi: domo cindrigita de incendio; cindriginte la urbojn Sodom k Gomora X. kremacii.
cindrigejo. Konstruo, en kiu oni cindrigas la rubojn, forĵetaĵojn ktp. kremaciejo.
cindrujo
Vazeto por kolekti la tabakcindron.
Kesto en forno, kien kolektiĝas la cindro.
cindrulino Z. Malpura servistino (laŭ la nomo
Cindrulino, heroino de fabelo).
flugcindro. Tre fajna cindro, eliranta el fabrikaj kamentuboj.
cindropetro Pli-malpli koheriĝinta vulkana cindro.