PIV 2026 · Artikolo 8621

kremacii

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kremacia
  2. kremacio
  3. kremaciej/o
kremacii tr forbruligi kadavron anstataŭ ĝin entombigi, ordinare konservante ĝian cindron: ni sankte kremacios lian korpon! ILa ekzistas tombejoj por bestoj, kiuj povas esti eĉ kremaciitaj RPi
kremacia rilata al kremacioj: kremacia fornego
kremacio ago kremacii, ceremonio de kremaciado: en la civila, lasta adiaŭo antaŭ kremacio, multnombra estis la ĉeestantaro JAm
kremaciejo ejo, en kiu oni kremacias kadavrojn.