PIV · 8620
★krem/o
★krem/o
1 Tiu pli grasa parto de la lakto, kiu post kelkatempa senmoveco leviĝas al la supraĵo, k kiun oni buterigas per kirlado: kafo kun kremo; acida, dolĉa kremo; maronoj kun kirlita kremo.
2 (f) Plej eminenta parto de aro da personoj: la kremo de societo B.
3 ⚗ Oleeca ŝmiraĵo, uzata kiel kuracilo aŭ kosmetikaĵo: belecokremo, razkremo.
krema. Entenanta kremon: krema ĉokolado, bombono, torteto.
kremaĵo 🍴 Manĝaĵo el lakto, sukero k ovoj, kies konsisto analogas tiun de densa kremo: kremaĵo kun abrikotoj. ☞ flaŭno, kustardo, ŝaŭmaĵo.
kremkolora. Blanka kun iomete da flavo.
kremometro. Instrumento, uzata por mezuri la kvanton da kremo en lakto.
senkremigi. Apartigi la kremon disde la lakto: senkremigilo.
acidkremo 🍴 Kremo acidigita.
buterkremo 🍴 Preparaĵo el knedita butero k miksaĵo el ovoj k sukero: buterkrema torto.