PIV · 9058
★lakt/o
★lakt/o
1 Blanka, dolĉa likvo, produktata de specialaj glandoj de la inaj mamuloj por la nutrado de la idoj: kaprina, ĉevalina, bovina, virina lakto; senkrema, densigita, pulvorigita lakto; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto Z; havi ankoraŭ la lakton sur la lipoj Z (esti juna k sensperta); nenia peno nek provo donos lakton de bovo Z. ☞ butero, jogurto, kumiso, selakto. ➞ laktodukto, laktalbumino, laktodensometro.
2 (f) Tiu sama likvo, kiel simbolo de vivdolĉeco: lando, en kiu fluas lakto k mielo X; vi nutros vin per la lakto de la popoloj X; ho mia fianĉino, mielo k lakto kuŝas sub via lango! X.
3 Analoga vegetaĵa likvo: migdala, kokosa lakto.
lakta
1 Konsistanta el lakto: laktaj manĝaĵoj Z; lakta dieto; (analoge) lakta faruno.
2 Rilata al lakto: laktaj fermentoj (vulgara nomo de preparaĵoj entenantaj laktobacilon).
laktaĵo. Ĉia manĝaĵo farita el lakto (supo, fromaĝo k.a.).
laktata acido Ⓚ 2-hidroksipropanata acido, CH3-CHOH-COOH, kiu estiĝas pro bakteria fermentado de kelkaj sukeroj, i.a. de laktozo, k estas produktata de muskolo, kiam mankas oksigeno.
laktazo Ⓚ Enzimo, kiu katalizas la malkombinon de laktozo al galaktozo k glukozo.
lakteca. Havanta la aspekton aŭ koloron de lakto: lakteca lumo de la ektagiĝo.
laktejo. Loko, kie oni konservas, prilaboras aŭ vendas lakton.
laktisto. Liveristo de laktoboteloj.
laktozo Ⓚ Sukero, disakarido, C12H22O11, troviĝanta en lakto k devenanta el la kombino de galaktozo k glukozo.
★laktumo. Semo de masklaj fiŝoj, likva, viskeca k blanketa substanco.
laktacido. Laktata acido.
kafolakto 🍴 Trinkaĵo el lakto kun malmulte da kafo 2. ☞ laktokafo.
kalkolakto. Velka kalko kun akvo, uzata i.a. por ŝmiri murojn.
ladlakto. Konservita lakto en lada skatolo.
mamlakto. Patrina lakto.
sojlakto Vd sojo.