PIV · 4963
Galaksi/o
Galaksi/o 🔭 La loka sistemo, konsistanta el ĉ. 150 miliardoj da steloj k el interstela materio, havanta diametron de ĉ. 100 000 lumjaroj (300 000 lumjaroj kun la haloo) k diskoforman centran parton, en kiu orbitas nia suno. Sin. Laktovojo. ☞ nebulozo.
galaksi9o. Ĉiu el la analogaj, diversastrukturaj stelsistemoj en la cetera kosmo: spiralaj, elipsaj, nanaj, neregulaj galaksioj; aktiva galaksio (galaksio kun kompakta lum- k radio-fonto); aktiva galaksia kerno (kvazaro); galaksia disko, haloo, kerno.
Galaksia. Rilata al Galaksio: galaksia amas(iĝ)o (ĝis miloj da galaksioj).
radiogalaksio. Elipsa galaksio, ĝenerale giganta, kiu emisias tre intensajn radioondojn.