PIV 2026 · Artikolo 10860

nebulozo

Litero N

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. Andromed2/a Nebulozo
  2. planed/a nebulozo
  3. super/nova/a nebulozo
nebulozo ASTR
1 giganta nubo el gaso kaj mikroskopaj polveroj, kiu okupas difinitan lokon en la interstela spaco: la nebulozo Veil havas diametron longan je 110 lumjaroj Ko
2 (arĥaismo) makulo difuze lumanta, konsistanta el aro de steloj, nun nomata galaksio: spirala nebulozo
Andromed2a Nebulozo eksa nomo de Andromeda Galaksio.
planeda nebulozo ekspansianta ŝelo de jonigita gaso, ĉirkaŭanta varmegan blankan nanon.
supernovaa nebulozo restaĵo de supernovao: ekspansianta ŝelo de jonigita gaso, ĉirkaŭanta neŭtronan stelon aŭ nigran truon.