← Reen al N

PIV · 11086

nova/o

nova/o 🔭 Stelo, kiu – pro eksploda forĵeto de siaj eksteraj tavoloj en progresinta fazo de sia evoluo – tre helas dum daŭro de tagoj ĝis eĉ jaroj k poste grade malpliheliĝas.
supernovao. Fina stadiformo de stelo, kiu eksplodas pro kolapso de ties kerno k disĵetas parton de sia materio en la interstelan spacon; ĝi dum kelkaj monatoj estas samhela kiel tuta galaksio k postlasas neŭtronan stelon aŭ nigran truon: supernovaa restaĵo.