PIV 2020 · 11085
★nov/a
★nov/a
1 Antaŭe ne ekzistanta, aŭ ne konata, aŭ ne spertita; unuafoje farita, elpensita, enkondukita, aŭdita aŭ malkovrita: kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan Z; novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino Z; la uzado de «h» anstataŭ supersigno ne estas io nova Z; kiamaniere enkonduki tiujn 100 novajn vortojn? Z; alvenis nova lernanto en nian klason; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo Z; la Nova Mondo (Ameriko).
2 Ankoraŭ ne aŭ nur malmulte uzata, ne difektita aŭ senvalorigita de la uzateco: viaj ŝuoj estas tute novaj!; oni volas, ke ĉio estu nova! Z; amu domon novan Z; ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn Z; aĉeti novan meblaron; en tiu nova grundo la plantoj fortike kreskas; (f) tiu antikva poemo estas por mi ĉiam nova; plezuroj ĉiam novaj.
3 (pp nutraĵoj) La pli freŝdate elkreskinta, alportita, produktita en la jaro: novaj terpomoj; novaj pizoj, legomoj; la nova vino Z (☞ mosto); nova rizo. ☞ frumatura, konservaĵo, pasintjara. ➞ juna, verda.
4 Aperanta post aliaĵo, kiun ĝi anstataŭas kun pli-malpli da simileco: nova balailo bone balaas Z; oni ĵus elektis novan prezidanton; ĉiun jaron la membroj ricevas pro siaj pagoj novajn akciojn Z; en ĉiuj novaj eldonoj de lernolibroj aŭ vortaroj Z; la okuloj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo Z; en la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro Z (delogo de plia knabino); la nova jaro Z; la nova luno Z.
5 Aperanta post aliaĵo, de kiu ĝi distingiĝas per sentebla ŝanĝiĝo, klare diferenca karaktero: provi laboron sur nova kampo Z; devas naskiĝi nova ĉielo k nova tero Z; novaj sinjoroj, novaj moroj Z; malnova afero en nova livero Z; jen novaj sciigoj pri la skandalo; Mi donos al vi koron novan k spiriton novan Mi metos en vin Z; vi surmetis la novan homon N; la Nova Testamento Z; jen la nova moraleco!; la nova diplomatio, la nova romano, modo, virino; la nova ondo en la filmarto; la novaj riĉuloj.
nove. En nova maniero: tute nove vestita; la nove veninta gasto; nove rikoltita rizo.
novaĵo
1 Io ĵus okazinta: ĉirkaŭe estis multe da novaĵo por rigardi Z.
2 Io freŝe sciigita: jam de longe mi ne ricevis novaĵojn pri li; kiam ili trovas en nia gazeto konsolajn novaĵojn, ili ekkrias Z. ➞ novaĵgrupo, novaĵlegilo.
3 Io unuafoje aperanta: tiu maŝino estas vera novaĵo; de la nuna jaro mi proponas tre gravan novaĵon Z.
noveco. Eco de tio, kio estas nova: ĝui la freŝan novecon de la printempo; la noveco de tiu stilo ne kompensas ĝian malbelecon.
novega. Tute nova: la steloj aspektis tute novegaj Z.
novigi. Fari ion nova: mi novigis nur tiujn vortojn aŭ formojn Z; novigi modon, stilon.
novulo. Tiu, kiu nove ekfaras, ekpraktikas, ekspertas ion: en la lernejo de […] vivo […] Marta estis novulino Z. ☞ novico.
denove. Unu novan, alian fojon: se viro forigas sian edzinon, k ŝi edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? N; estus feliĉo, se li denove ricevus sian sanon Z; ŝi ekridis denove Z; ŝi denove silentiĝis Z; ili forlasis la arbaron, trapasis la erikejon k denove senvojan arbaron Z; la denove feliĉa domo Z; ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon Z; ĉiam denove venas al mi en la kapon la kanto Z. ☞ ree, ripeti, plu.
ennovaĵo (ark.) Io, kion oni nove enkondukas: tio ne estas ennovaĵo de nia flanko Z.
malnova
1 Jam de longe ekzistanta aŭ konata: tio estas malnova traduko, tradicio, veraĵo; la E-istoj krom la novaj formoj lernos ankaŭ la malnovajn Z; la Malnova Mondo (Eŭropo-Azio-Afriko); malnova amiko Z.
2 Difektita aŭ senvalorigita de longa uzateco: malnova ĉapelo B; la nigra vesto de M. aspektis bonorda, sed malnova Z; la du malnovaj lamaj seĝoj Z; peko malnova perdas pekecon Z.
3 Antaŭa k anstataŭita de iu, io pli-malpli samspeca: la malnova kasisto; la malnova urbodomo, preĝejo.
4 Malsamspeca, ol la pli freŝdata: malnova stilo Z (en la rusa kalendaro); la malnovaj moroj; en la bona malnova tempo Z; demeti la malnovan homon N.
★malnovaĵo. Io malnova: vendisto de malnovaĵoj Z.
malnoveco. Eco de io malnova: la malnoveco de kaduka domo, de eluzitaj ŝuoj. ☞ antikveco, maljuneco, eksmoda.
renovigi
1 Fari, ke io estu nova aŭ similu al nova: Vi renovigas la vizaĝon de la tero X; renovigi la fasadon de domo; unu malnova signo ankoraŭ staras, ĉiam renovigata Z; renovigi pentraĵon; ho vi, paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata k en flamoj mortanta Z; renovigita de la bapto; (f) renovigi ies teruron, suspektojn; renovigi la Oran Tempaĝon. ☞ ripari, rekrei, revivigi.
2 Denove validigi, plenumi, fari: la pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro Z; renovigi aliancon, kontrakton, siajn ĵurpromesojn; renovigi atakon kontraŭ la malamikaj pozicioj; mi volas renovigi speciale k persone al vi tiun dankon Z. ☞ ripeti, rekomenci.
3 Anstataŭigi per io nova k samspeca: la ampoloj de la lustro devas esti renovigataj regule; renovigi la akvon de florvazoj; renovigi la pneŭmatikojn de sia aŭto, la renovigo de ŝiaj mebloj estis plia ŝtupo en ŝia vivo. ☞ ŝanĝi.
renoviĝi. Iĝi nova aŭ simila al nova: via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo X; nia interna homo renoviĝas tago post tago N; ĉe la renoviĝo de la jaro Z.
retnovaĵoj 💻 Publike legeblaj mesaĝoj en komputila reto, klasitaj laŭ diversaj novaĵgrupoj, kopiataj inter novaĵserviloj k konsultataj per novaĵlegilo. ☞ afiŝo, bultenejo, dissendolisto, TTT. Rim. nov estas pref-e uzata, kun la sencoj 1, 4 k 5 de la adj.: ★Nov-Jorko, Nov-Meksiko, Nov-Orleano, Nov-Zelando ktp, Novlandano; novplatonismo, novedzo, novedzino.