PIV 2026 · Artikolo 18752
neologismo
neologismo
1 vorto enkondukita en iun lingvon, kie ĝi ĝis tiam ne estis uzata. Sin. novismo.
2 ESPO laŭ la teorio de Zamenhof nova formo de Fundamenta vorto, uzebla paralele kun ĝi, sed neniam ĝin malaperigonta: per vojo de neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita kaj akirota Z
neologismemo ESPO inklino uzadi neologismojn.
neologismemulo ESPO homo, kiu emas uzadi neologismojn.