← Reen al F

PIV · 4892

★fundament/o

fundament/o
Masonaĵo, starigita en la tero por servi kiel bazo al konstruo: meti la fundamenton, fundamentojn Z de domo; enakvaj fundamentoj; jen mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion X; mi detruos la muron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento X; aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj X; (analoge, ש) la fundamentoj de la ĉielo ekmoviĝis X; ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero X; nudiĝis la fundamentoj de la universo X.
(f) Esenca elemento, sur kiu apogiĝas la cetero: ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento N; la fundamentoj de ŝtato; kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala Z; obeo al la leĝo estas la fundamento de ĉia civilizita socio; tradicio k interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo.
Fundamento. Kolekto de la Fundamenta Gramatiko, de la Ekzercaro k de la Universala Vortaro, sankciita de la Bulonja Kongreso kiel fundamento de la lingvo E.: la sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur gardi la lingvon kontraŭ anarĥio Z; la netuŝebleco de la Fundamento Z.
fundamenta
Apartenanta al fundamento 1: fundamenta tranĉeo, bolto, plako; (f) mi esperas, ke la kunvenintoj povos meti kelkajn fundamentajn ŝtonojn Z.
Konsistiganta la esencan bazon: fundamenta industrio; fundamenta artikolo de la konstitucio; la fundamentaj rajtoj de la homo; ĉiu regnano devas obei ĉiam nur fundamentajn leĝojn de sia lando Z; ĉiu ŝanĝo en verko fundamenta ne povas esti tolerata Z; Fundamenta Krestomatio Z.
Apartenanta al la Fundamento: Fundamenta vorto.
= funda 2: tion oni devas fundamente esplori Z.
fundamenti (tr)
Meti la fundamenton de: firme fundamentita dombloko.
(f) Firme bazi: fundamenti metodon sur la sperto; artikoloj verkitaj en blinda k nefundamentita persona entuziasmo Z.
fundamentado. Ago de fundamentanto: fundamentado de pontkolono estas farebla per mergokesto (kasono), per movebla kasono, per ŝtonigo, per glaciigo, surfoste.
fundamentaĵo
Unukolora k unuforma teksaĵo, sur kies supraĵo oni brodas ornamaĵojn: jupo, ŝalo kun blua fundamentaĵo. kanvaso, fono.
= varpo.
fundamenteco. Karaktero fundamenta de io.
fundamentismo. Reveno al supozata fundamento de ideologio, religio ks, por interpreti ties instruojn laŭvorte k realigi ties preskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin.
fundamentisto
Adepto de fundamentismo.
E-isto, kiu severe obeas k defendas la Fundamenton.
senfundamenta. Ne havanta fundamenton:
senfundamenta ligna dometo.
(f) senfundamenta propono Z, motivo Z; gloramo havas esencon tiel aeran k senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro Z; savi mian posteularon kontraŭ religia senfundamenteco Z.