PIV · 4665
★fond/i
★fond/i (tr)
1 Starigi (konstruon) sur io: domo fondita sur roko N, sur enbatitaj fostoj, sur la sablo; (analoge) Vi fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj X, sur la maroj X.
2 Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento: fondi urbon; helenaj kolonianoj fondis Marsejlon; municipoj, kiuj estis fonditaj de la Romanoj en la Rejnaj regionoj Z.
3 Krei k aranĝi (institucion): fondi institucion Z, lernejojn Z, societon B, foiron; kiel fondinto de E. mi ricevis multajn gratulajn leterojn Z; UEA estis fondita de Hodler; SAT estis fondita en 1921.
4 (f) Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas ktp): tiu opinio estas fondita sur plena nesciado de la historio Z; vi parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon Z; fondi sian vivon sur la amo.
fondo, fondado. Ag(ad)o de fondanto: la fondo de tiu klubo alportis grandan helpon al nia movado; detempe de la fondado de la tero X.
fondaĵo. Establejo kreita por speciala, ordinare socia, celo, k provizita per sufiĉa kapitalo aŭ rento por povi daŭre funkciadi.
fondiĝo. Naskiĝo de io fondata: 300 jaroj post la fondiĝo de Romo.
fondinto. Tiu, kiu fondis: ĝis via gentofondinto Z; honori la urbofondinton.
refondi. Duafoje fondi, post detruo: la templo estu refondata X.
senfonda. Senfundamenta: tiu timo estas tute senfonda Z.