PIV 2026 · Artikolo 4666

fonduo

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. burgonj/a fonduo
  2. svis/a fonduo
  3. savoj/a fonduo
fonduo KUIR manĝo, dum kiu oni trempas pecigitan manĝaĵon per forko en varmega likvo troviĝanta en ujo komuna por ĉiuj kunmanĝantoj.
burgonja fonduo fonduo kun viandopecetoj trempitaj en bolanta oleo.
svisa fonduo, savoja fonduo fonduo kun trempitaj panopecetoj en fromaĝo fandita en blanka vino. ➞ rakledo.