← Reen al F

PIV · 4893

★funebr/o

funebr/o
Malĝoja sento pro ies morto, pro malfeliĉego: familia, nacia funebro; la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo X (pro la morto de Abŝalom); funebron estas tre facile ludi Z.
Eksteraj signoj de la funebro: ŝi portas funebron pro la edzo Z; sinjoro en funebro k en vestaĵo de rajdo Z; la funebro daŭras unu jaron B; kiam pasis la funebro […] X.
funebra
Malĝojega pro ies morto: akceptu mian funebran saluton! Z; mi ricevis de la familio de Tr. la funebran sciigon Z; funebra mieno B; la funebra vido de l’ vizaĝo Z; la funebra lando Z (de la mortintoj).
Rilata al la funebraj eksteraĵoj: funebra vesto de vidvino Z; la funebra procesio Z, veturilo Z, iro Z, torĉo Z; mensogas, kiel funebra parolo Z (parolado super ies tombo); de l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj Z; funebre vestita virino Z; irante funebre post la ĉerk’ de mia patro Z.
funebri (tr)
Interne senti funebron: ĉiuj birdoj funebris, kiam ili tion aŭdis Z; funebri la perditan feliĉon; al nia kor’ konvenus nun funebri Z. priplori.
Ekstere montri funebron: la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras Z; ŝajnigu vin funebranta k estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto X.
funebraĵoj. Funebra ceremonio.
funebristino Virino, kiun oni dungis, por ke ŝi elmontru grandan malĝojon ĉe funebra ceremonio.
funebrulo. Persono, kiu funebras: la atendo de la funebruloj pereas Z.