PIV · 12411
★plor/i
★plor/i (ntr) Montri sian doloron per larmoj k ĝemetoj: unu floras, alia ploras Z; li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras Z; plori pri siaj pekoj, pri la morto de infano; maldolĉe plori Z; plori per pezaj larmoj Z; (escepte tr) multe da larmoj estis ploritaj pro ĝi Z; (f) ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro Z.
ploro, plorado. Tia ekstera montrado de doloro: ne sufiĉas ploro al kreditoro Z; ne atentu lian ploradon Z; fine la infanoj endormiĝis de la plorado Z; plenda plorado de la filoj de Izrael X.
ploregi. Eligi larmojn k laŭtajn, malesperajn sonojn. ☞ plorĝemi.
plorema. Inklina al la plorado.
ekplori. Subite plori.
priplori (tr) Afliktiĝi k ploradi, pro la perdo de iu aŭ io kara: priplori siajn mortintojn; mia priplorinda filo.