PIV 2026 · Artikolo 12410
plonĝi
plonĝi ntr
1 lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi:la homo plonĝis, tute nuda, por bani sin, al la river’ apuda KKa ĉe l’ marĉo rifuĝe plonĝis rana greg’ KKa plonĝi rekte en la malvarman naĝejon ALö
2 AVIA abrupte kaj krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la aviadilo: ili bombadis nin, plonĝante ➞ plonĝobombi.
3 (familiare) rapide perdi la efikon de halucina drogo kaj rezulte fali en inerton aŭ deprimon. Sin. malzomi.
plonĝisto sportisto, kiu plonĝas: sporta plonĝisto
spiralplonĝi ntr AVIA flugi laŭ spirala trajektorio.