← Reen al S

PIV 2020 · 14682

sport¹o

sport1o. Ĉiu el la korpaj ekzercoj aŭ ludoj, celantaj ne sole la amuzon, sed ankaŭ la disvolvon de la lerteco k forto fizikaj k de la energio, obstino k decidemo: atletaj sportoj; alpismo, naĝo, remado, skermo, futbalo ktp estas sportoj; praktiki sporton; la profesia sporto evoluis en spektaklon, komercadon k instigilon al nacia kreteneco.  sportaŭto, rekordo.
sporta. Rilata al sporto(j): sporta konkurso; la sporta spirito de lojaleco.
sportejo. Loko, aranĝita por la praktiko de pluraj sportoj. stadiono.
sportisto, sportulo. Tiu, kiu praktikas iun sporton: vera sportisto, k krome inteligenta.