← Reen al B

PIV 2020 · 2066

bomb²o

bomb2o
Eksploda metala globo aŭ konuspinta cilindro, ĵetata de aviadilo, aŭ pafata de specialaj kanonoj: brulbombo, flambombo (por bruligi domojn ks); flugbombo (kutime mempropulsa k provizita per aloj); fumbombo; prokrasta bombo; submara bombo (eksplodanta sub la marsurfaco).  bombaviadilo, bombokanono, bomborako, bombotruo.
Similforma objekto: kalorimetria bombo; 🍴 glaciaĵbombo; vulkana bombo (lafa bloko rond-, pir- aŭ ŝpinilforma, de ĉ. 1 dm3 ĝis kelkaj m3, elĵetita el vulkano k falinta teren).
fisia bombo = atombombo.
bombi (tr) ĵeti bombojn sur: ili bombis la stacidomon.
bombado. Ago bombi: la bombado daŭris du horojn. bombardi.
atombombo. Disatomiĝanta bombo.
hidrogenbombo (aŭ
H-bombo). Fuzia bombo, eksplodigata de fisio.
tapiŝbombado. Intensa bombado sur urbon, regionon ks.
uranibombo (aŭ
U-bombo). bombo, konsistanta el hidrogena bombo kun ŝelo el ordinara uranio, fisiigata de la interna hidrogenbombo.