PIV · 1478
aviad⁵o
aviad5o. Arto k tekniko aerveturadi per aparatoj pli pezaj ol la aero. ☞ aernavigado, aerŝipo.
aviada. Rilata al aviado: aviada rekordo, ekspozicio; kontraŭaviada baterio.
aviadisto. Tiu, kiu aviadas: amatora, profesia aviadisto.
bombaviadilo ⚔ Aviadilo, ekipita por transporti k faligi bombojn.
ĉasaviadilo ⚔ Aviadilo, destinita ataki precipe malamikajn aviadilojn, k havanta tre grandan rapidecon k relative mallongan aŭtonomion.
fuzaviadilo. Speco de reakciaviadilo, movata per fuziloj.
kurieraviadilo, liniaviadilo. Aviadilo, destinita por regule transportadi poŝtaĵojn, pasaĝerojn k.a.
reakciaviadilo. Aviadilo, kies movoforton produktas la ellaso al la malantaŭo aŭ de gasigita substanco (fuzaviadilo) aŭ de aero, suĉata je la antaŭo, kunpremata de kompresoro k repelata de turbino al la malantaŭo je pli granda rapideco (jetaviadilo).
skoltaviadilo ⚔ Aviadilo, destinita esplori, fotografi ktp.
ŝarĝaviadilo. Aviadilo speciale ekipita, por transportadi pezajn ŝarĝojn.
veteraviadilo. Aviadilo, esploranta la liberan atmosferon k mezuranta ĝian temperaturon, premon, humidecon ktp.