PIV 2026 · Artikolo 14823
stiri
Derivaĵoj en la artikolo 7
stiri tr TEKN direkti veturilon, ekz. boaton, biciklon, aŭton aŭ aviadilon: se vi estas tro ebria por stiri la aŭton, la elektronika aparato blokas la veturilon GVD vento devigis nin hisi la velojn, ĉesi remi kaj stiri ale direkte al Orano FDi ŝi stiris ege rapide CPi
(analoge) li kaptis min per la kubuto por stiri min tra la homamaso ALö stiri asocion
Sin. veturigi 2. ➞ stirlernejo, stirsigno. stirejo loko, kie oni stiras veturilon.
stirilo
1 stango fiksita al la direktilo 1 de ŝipo kaj manipulata de la stiristo.
3 stirrado.
stirilaro tuto de la organoj, kiuj ebligas stiri veturilon.
stiristo iu, kiu ofte aŭ profesie stiras veturilon: multaj stiristoj de malnovaj aŭtoj en paradaj kostumoj LSt stiristoj de trajnoj FMe ➞ aŭtisto, koĉero, ŝoforo.
memstiranta tia, ke ĝi kapablas mem stiri sin: memstiranta raketo
nestirebla tia, ke oni ne plu povas ĝin stiri: nestirebla ŝipo
telestiri stiri ion de malproksime per ia teĥnika rimedo: oni urĝokaze telestirus la tutan aviadilon por rekte de la regturo malhelpi specifan mismanovron PeS telestirata aŭtomobilo telestirata raketo (figurasence) telestirataj intrigoj gvidataj de fremduloj k.s.