PIV 2020 · 9287
★lern/i
★lern/i (tr)
1 Akiradi sciojn pri scienco, arto, metio ktp: lerni fremdan lingvon, la kalkulon, muzikon, komercon, la filozofion, la atomsciencon; lerni glitkuri B, kudri Z, pentri Z, danci; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo Z; lerni el, per bona lernolibro; ĝi estis lernata de ili tri jarojn Z; kio estas lernita, ne estas perdita Z; tio estas lernita (ne propramova) ordono Z; (abs) instruante, ni lernas Z; lernu juna, vi scios maljuna Z; suferinto pli valoras ol lerninto Z. ☞ esplori, parkerigi, reciti, studi.
2 Akiradi ag- aŭ pens-manieron per sperto: lerni prudenton X, saĝon X; mi lernis obeadi Z; lernu paroli konvene! Z; taksi la sanon ni lernas en malsano Z; homo lernas la tutan vivon Z; li multe lernis el siaj vojaĝoj; saĝa filo lernas de la patro X; li lernos timi min Z; lernu esti forgesita k tamen vivi Z; ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon? Z; de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn Z.
lerno. Ago lerni: lernojaroj, lernlibro, lerntempo.
lernadi. Longe lerni: tage k nokte li nur lernadis Z; lernadi kiom eble plej da vortoj Z.
lernado. Ago de tiu, kiu lernadas: lernado sen fruktoj ne restas Z; ripetado estas la plej bona lernado Z; lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon Z; la lernado de la fremdaj lingvoj; vi estas liberigita de la lernado de multege da vortoj Z. ➞ lernatingi, lernofako, lernoknabo.
lernaĵo. Tio, kion oni lernas: peceto de talmuda komentario estas multe pli malfacila, ol ĉiuj aliaj lernaĵoj Z.
★lernanto. Tiu, kiu lernas: lernanto en la liceo, en la hejmo; li promenadis, akompanata de siaj lernantoj Z; la ortografio […] prezentas veran krucon por la lernanto Z; se la lernanto scius bone sian lecionon […] Z; kiom multe la lernanto devas ekzerciĝadi! Z.
★lernejo
1 Loko, destinita por lernado: lernejo elementa, mez(grad)a, duagrada (Sin. mezlernejo), supera, teknika, komerca, politeknika Z, faka, konfesia, laika; li devas forpreni sian filinon el la lernejo Z; vizitadi lernejon; (f) viziti la vagantan lernejon. ☞ instituto, gimnazio, kolegio, liceo, seminario, vartejo.
2 (f) Ĉio, kio donas scion k sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo (ricevis instruadon de memsperto); instruita ĉe la lernejo de la malriĉeco Z, malfeliĉo; tio estis la lernejo de sperto Z.
lerneja. Rilata al lernejo: lernejaj kursoj, lecionoj, knaboj Z; lerneja sekreto ne iru al gazeto Z.
lernejestro. Direktoro de lernejo.
lernema. Ema al lernado.
lernigi
1 Fari, ke io estu lernata: oni lernigu al ili la skribadon X; li lernigis al ŝi mortkanton Z; lernigu al viaj filinoj funebran ploradon X; lernigi al la infanoj respekton al maljunuloj.
2 Fari, ke iu lernu: la sturno fajfis, kiel oni lin lernigis Z; ili lernigis sian langon paroli malveron X; sperto lernigas; mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj X. ☞ instrui.
ĉeflernanto. Lernanto, aparte progresinta, elektita de la instruanto por helpi al siaj kamaradoj.
★ellerni. Lerni ĝis plena sciado: gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni k konservadi en la memoro Z; 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de duonhoro Z; la ellerno de la novaj formoj Z; arta lingvo estas nekredeble facila por ellernado Z.
kunlernanto. Kamarado de lernejo.
mallerni. Malkutimiĝi je tio, kion oni lernis: mallerni malĝustan elparolon estas multe pli malfacile, ol lerni bonan.
memlerninto. Tiu, kiu lernis mem, sen helpo; aŭtodidakto.
postlerneja. Okazanta post la normala lernejtempo: postlerneja kurso, instruado.
senlerna. Akirebla sen lernado: la senlerna uzebleco de la vortaro Z.
★tralerni. Lerni ĝis la fino de la libro.
faklernejo. Lernejo, en kiu oni lernas difinitan fakon.
metilernanto Z
1 Junulo, lernanta metion.
2 La plej malalta el la tri rangoj de framasonoj.
stirlernejo. Lernejo, kie oni instruas stiri veturilojn.
vartolernejo. Lernejo, kie oni vartas, distras k preparas la infanojn al la ordinara lernejo. ☞ infanĝardeno.