← Reen al I

PIV · 6620

★institut/o

institut/o. Nomo de diversaj institucioj, precipe uzata pri altlernejoj aŭ korporacioj sciencaj k artaj: instituto de kemio, de inĝenierarto, de komerco; la Francia Instituto (tuto de la kvin Akademioj); Internacia Esperanto-Instituto. Rim. Oni ne uzu tiun vorton anst. edukejo.
Pasteŭr-instituto. Franca scienca fondaĵo por esploroj pri biologio k medicino, precipe mikrobiologio, molekula biologio, biokemio, imunologio, pri ilia instruado, k por pretigo k vendo de plej diversaj vakcinoj k serumoj.