PIV 2020 · 3521
★eduk/i
★eduk/i (tr)
1 Direkti la elvolviĝon de fizikaj, moralaj k intelektaj kapabloj de infano aŭ junulo: oni edukadis min kiel idealiston Z; tiujn, kiujn ni dorlotis k edukis, ĉiujn ekstermis mia malamiko X; ni edukis ŝin en la plej granda severeco Z; ŝi estis edukata hejme Z; la virinoj ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu […] Z; ŝi, iam tre zorge edukita de plej bonaj gepatroj Z; Jadvinjo restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano Z; (analoge) mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton Z; (analoge) niaj kongresoj edukas konvinkitajn, entuziasmajn batalantojn Z. ☞ instrui, kulturi, prizorgi.
2 Malsovaĝigi (beston): timu lupon edukitan k malamikon repacigitan Z; eduki tigron Z, hundon, papagon. ☞ dresi.
3 (ark., pp plantoj) = selekti aŭ kultivi: eduki novan varion; eduki hederon Z; vegetaĵoj edukitaj en oranĝerio Z.
eduko. Ago eduki k ties rezulto: ĝi estas demando pri la vivo k eduko de mia infano Z; doni bonan edukon al Z; (malpiulo) mortas pro manko de eduko X.
edukado. Agado de tiu, kiu edukas: zorgi pri la edukado de malpli aĝaj gefratoj Z; hebreo ricevas sian edukadon k instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas Z; edukado de abeloj Z. ➞ pedagogio.
eduka. Rilata al eduko: eduka sistemo; edukaj procedoj; ne malpli grava estas la eduka signifo de la E-istaj kongresoj Z.
edukisto. Homo, kiu profesie edukas:
1 infanojn aŭ junulojn;
2 bestojn. ☞ instruisto, pedagogo, mentoro, dresisto.
geedukado. Sistemo de edukado, en kiu oni ne apartigas la knabojn disde la knabinoj.
reedukado
1 ⚕ Kuraca metodo, por trejni iajn malsanulojn, trafitajn de ankilozo, paralizo ks, refari iujn movojn de la trunko aŭ membroj.
2 Jura k sociala sistemo, per kiu oni provas, anst. puni, redoni al kondamnitoj, precipe al la pli junaj, senton pri sia persona digno k siaj sociaj devoj.